Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: tutmonda solidareco estas tre grava, responde al usona aĉetado de Remdesivir
2020-07-06


Laŭ raporto de retejo de la brita amaskomunikilo Daily Telegraph, Usono grandkvante aĉetas Remdesivir, ŝlosilan medikamenton kontraŭ KOVIM-19. Sed la faro malfaciligis aliajn landojn aĉeti tiun kuracilon kaj detruis la tutmondan klopodadon por batali kontraŭ la epidemio. 


Laŭraporte, Usono jam aĉetis tiun medikamenton en kvanto sufiĉa por pli ol duonmiliono da kurac-periodoj, egale al la produktkvanto de la medikament-fabriko Gileaden en julio kaj 90% de tiu en aŭgusto kaj septembro laŭplane. 


Alex Azar, usona sekretario pri sano kaj homaj servoj, diskonigis, ke usona prezidento Donald Trump atingis mirindan interkonsenton por certigi, ke usonanoj povos ricevi la unuan aprobitan medikamenton kontraŭ KOVIM-19. Ili volas laŭeble garantii, ke ĉiu usona paciento, kiu bezonas Remdesivir, povas akiri ĝin. 


Ĉina Centra Televido raportis en la 3-a de julio, ke la 2-an de julio, la Monda Organizio pri Sano (MOS) okazigis gazetaran konferencon pri esplorado de KOVIM-19,  reage al la grandkvanta aĉetado de Remdesivir fare de Usono. Soumya Swaminathan, ĉefa sciencisto de MOS diris, ke tutmonda solidareco estas tre grava, ne nur por medikamentoj kiel Remdesivir, sed ankaŭ por vakcinoj, kiuj estos esploritaj. Tio estas defio por la tuta homaro. 


Gilead, fabrikanto de Remdesivir, rajtigis plurajn kompaniojn produkti la medikamenton, kaj ĝia provizado pliiĝos en la venontaj semajnoj. Soumya Swaminathan rimarkigis, ke nuntempe multaj testoj pri Remdesivir ankoraŭ estas en progreso, ĝia efiko kontraŭ KOVIM-19 ne estas klara, kaj MOS daŭre pritaksos ĝin.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio