Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yury Tavrovsky: la leĝo starigas sistem-protektan reton por certigi longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de hongkonganoj
2020-07-03

e4406c3dc518463690cd5559e674696d.jpg


La 30-an de junio, la 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la Leĝon de Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj enmetis ĝin en la 3-an apendicon de la Baza Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono por efektivigo en la regiono. Yury Tavrovsky, esploristo de rusa pensfabriko Iaborsk-Klubo, diris, ke pasintjare, la tumultoj okazintaj en Hongkongo ne nur atakis la komercan medion de Hongkongo, sed ankaŭ serioze influis la popolan vivon, damaĝis interesojn de loĝantoj, grave defiis la minimuman normon de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj minacis la ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio. Li diris: "La leĝo starigas ne nur pli firman ŝirmilon por konservi la ŝtatan sekurecon de Ĉinio, sed ankaŭ sistem-protektan reton por certigi longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de hongkonganoj." Li diris ankaŭ, ke la leĝfarado ĉe ŝtata nivelo perfektigis la sistemon "unu lando, du sistemoj". "Kiam la ŝtata sekureco de Ĉinio estas garantiata, Hongkongo havos pli belan estontecon. Mi kredas, ke Hongkongo certe allogos eksterajn investantojn per siaj pli sekura, stabila kaj harmonia socia medio kaj pli bona komerca medio. Ĝia rolo kiel centro de internaciaj financo, komerco kaj akva transportado estos pli kaj pli firma."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio