Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tharakorn Wusatirakul: la efektivigo de "unu lando, du sistemoj" iris en novan stadion en Hongkongo
2020-07-03

La 30-an de junio, la 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la Leĝon de Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj enmetis ĝin en la 3-an apendicon de la Baza Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono por efektivigo en la regiono. Doktoro Tharakorn Wusatirakul, vicdirektoro de la Tajland-Ĉina Esplora Centro pri Kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" sub la Ŝtata Esplor-Centro de Tajlando, diris, ke ĉe la ŝtata nivelo, starigo kaj kompletigo de la leĝa sistemo kaj plenuma mekanismo por la ŝtata sekureco en Hongkongo estas necesa rimedo por konservi la ŝtatajn suverenecon kaj sekurecon, estas ankaŭ nepra elekto por certigi longdaŭran stabilecon de Hongkongo kaj konformas al la komunaj interesoj de la internacia komunumo. "La leĝo bone enkorpigis la unuecon de 'unu lando' kaj 'du sistemoj', kaj montris la decidon de la ĉina registaro ĉiuflanke kaj precize efektivigi 'unu landon, du sistemojn'. Tio signifas, ke la efektivigo de 'unu lando, du sistemoj' iris en novan stadion en Hongkongo."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio