La veturada limigo en 12 loĝkvartaloj ĉirkaŭ la bazaro Xinfadi de Pekino estas nuligita |
2020-07-02 |
Laŭ raporto de la distrikto Fengtai de Pekino, Ĉinio, ekde la mateno de la 30-a de junio la veturada limigo en 12 loĝkvartaloj ĉirkaŭ la bazaro Xinfadi estas nuligita. Loĝantoj eniras en loĝkvartalon post kontrolo de la korpa temperaturo kaj paskarto. Samtempe, la distrikto Fengtai efektivigis laboron por garantii ĉiutagan vivon de la loĝantoj. En multaj loĝkvartaloj estas starigitaj legomaj budoj, kiuj ankaŭ kunlaboras kun ĉen-butikoj por liveri al loĝantoj diversajn ĉiutagajn necesaĵojn. En legom-budo Krome, por forigi panikon, maltrankvilon kaj deprimon de la loĝantoj dum hejm-restado, la komunumoj kunlaboras kun profesiaj psikologi-konsultiĝaj agentejoj kaj diskonigis la publikan telefon-numeron por doni al loĝantoj servon pri psikologio. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |