Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Ĉinio kreskis la nombro de "plurfunkciaj junuloj"
2020-07-01

Dum tago, li portas ceremonian kostumon kaj parolas ĝentile; forlasinte sian laborejon, li estas en veŝto kaj kuloto kaj sin montras plena de entuziasmo; en libera tempo li verkas por sia rubriko. Jen la ĉiutaga vivo de ĉina junulo Cheng Yu, funkciulo de firmao, trejnisto pri korpo-ekzercado kaj libera verkisto. Tiuj, kiuj kumulas plurajn funkciojn, estas konataj kiel "plurfunkciaj junuloj".


Antaǔ dek jaroj, plurfunkciuloj estis tre malmultaj, kaj nun pli kaj pli multiĝas inter junuloj en Ĉinio.


Laǔ enketo de la ĵurnalo China Youth Daily farita inter 1988 gejunuloj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, 52,3% el ili konfirmis, ke inter iliaj konatuloj estas "plurfunkciuloj". Laǔ enketo publikigita de Tsingyan Research kaj aliaj organizoj, pli ol 80 milionoj da junuloj havas kroman laborpostenon aǔ entreprenon, kaj inter ili multaj ricevis alt-nivelan edukadon kaj naskiĝis inter 1980 kaj 1995.


Laǔ raporto de Timesbigdata, multaj junuloj volas fariĝi "plurfunkciaj junuloj" por aldona enspezo, meminvestado kaj progreso, aǔ pro persona intereso. "Plurfunkcio" populariĝas inter junuloj, kiuj celas kultivi siajn hobiojn, ekspluati siajn kapablojn kaj kunigi siajn hobiojn, vivon kaj laboron.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio