Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona "onklo ĉina ideogramo" esploris ĉinan skribon por 30 jaroj
2020-07-01

1532942759194982.jpg


搜狗截图20年06月24日1446_1~1.jpg


En 1950 Richard Sears naskiĝis en Oregono de Usono. Li estas bakalaŭro pri fiziko kaj magistro pri komputiko, kaj interesiĝas pri orienta kulturo. En la aĝo de 22 jaroj, li vizitis Taiwan de Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon. Kompare kun vortoj kaj gramatiko, ĉinaj ideogramoj estas strekomultaj, kompleksaj kaj malfacile ellernitaj per parkerigado sen kompreno. Dum studado, li malkovris, ke se oni komprenas la devenon de ĉinaj ideogramoj, estas pli facile memorigi ilin. Tial li komencis longan esploradon pri etimologio de ĉinaj skribaĵoj.


Tio, kio igis lin decidi starigon de datumbazo de ĉinaj ideogramoj, estas okazaĵo en 1994: dum babilado kun amiko, subite lin kaptis kormalsano kaj li tuj ricevis kirurgion. Ĉe la limo inter vivo kaj morto, li decidis fari tion, kion li volis, sed ne ekfaris.


Ancient-Chinese-pictographs.jpg


Post 10-jara klopodado, la retejo Chinese Etymology estis lanĉita en 2002. Ĝi prezentas formojn de preskaŭ 100 mil antikvaj ĉinaj ideogramoj kolektitaj de li. Vizitante la retejon, oni povas trovi etimologion de ĉinaj ideogramoj.


Chinese-pictographs~1.jpg


En 2011, ĉina retumanto rimarkis la retejon kaj publikigis la informon en sia mikroblogo: "Li nomiĝas Richard Sears. Li esploris dum 20 jaroj por ciferecigi formojn de la antikvaj skriboj de Ĉinio kiel surskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj, enskriboj sur antikvaj bronzaĵoj kaj malgranda ĝŭan-kaligrafio, kaj enretigis ilin sur interreto por senpaga uzo de retumantoj." En la sekva monato, la informo estis diskonigita de multaj homoj, kaj la retejo ricevis 600 mil vizitojn. Sears estis nomita de ĉinaj retumantoj "onklo ĉina ideogramo".


Tuj lia retpoŝto pleniĝis. Legante milojn da retmesaĝoj, li ĝoje diris: "Preskaŭ ĉiutage mi respondas mesaĝojn. Estas la unua fojo, ke oni nomis min 'onklo ĉina ideogramo', kiun mi ege ŝatas."


Sciinte, ke tiom da ĉinoj zorgas pri li kaj lia retejo, li faris alian grandan decidon: transloĝiĝi al Ĉinio. Tianjin, Pekino, Ŝanhajo, Huangshan... kvankam li foj-foje ŝanĝis loĝurbon, tamen lia entuziasmo pri ĉinaj ideogramoj neniam malfortiĝis. Ĝis nun en lia retejo estas legeblaj analizoj pri pli ol 8 mil ĉinaj ideogramoj, kaj formoj pri 100 mil antikvaj ĉinaj ideogramoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio