La 20-a sesio de la Konstanta Komitato de 13-a TPK aprobis la leĝon pri konservado de ŝtata sekureco en Hongkongo |
2020-07-01 |
La 30-an de junio, en la Granda Popola Halo de Pekino, okazis la fermo de la 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La partoprenantoj aprobis la leĝon pri protekto de ŝtata sekureco en la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉina Popola Respubliko. La leĝo estis oficiale publikigita laŭ la 49-a ordono subskribita de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping. Antaŭtagmeze de la 30-a de junio, al la kunveno de la konstanta komitato ĉeestis 162 membroj, kaj la kvorumo estis atingita. La kunveno per ĉiuj jesaj voĉoj aprobis la leĝon. En la kunveno oni ankaŭ reviziis kaj kontrolis koncernajn nomumojn kaj eksigojn. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |