Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eldoniĝis la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj
2020-06-30


Lastatempe, la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estas eldonita de la Fremdlingva Eldonejo kaj distribuata en kaj ekster Ĉinio. La tria volumo de la libro enhavas 92 raportojn, paroladojn, prelegojn, instrukciojn kaj gratulajn leterojn de Xi Jinping faritaj inter la 18-a de oktobro 2017 kaj la 13-a de januaro 2020. La enhavo estas dividita en 19 temojn, kaj al ĝi estas aldonitaj klarigaj notoj por faciligi komprenon.


Tiu volumo prezentas la plej novajn atingojn de marksisma praktikado en Ĉinio, kaj plene enkorpigis ĉinajn saĝecon kaj projektojn, kiujn kontribuis la Komunista Partio de Ĉinio, por konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Ĝi estas aŭtoritata verko pri la pensoj de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio