Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a TPK reviziis leĝprojekton pri konservo de la ŝtata sekureco en Hongkongo
2020-06-30

La 28-an de junio en Pekino okazis la 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). En ĝi oni aŭskultis raporton pri la revizia rezulto de la leĝprojekto pri konservo de la ŝtata sekureco en la Hongkonga Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko. 


524d7693ce1b418e940d650eefe0e7de.jpg@1000w_1e_1c_80Q_1x.jpg


La partoprenintoj opinias, ke la leĝprojekto, prezentita de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato, kaj la raporto de la revizia rezulto ricevis opiniojn de diversaj rondoj, inkluzive de tiuj de Hongkongo, estis plene esploritaj, enkorpigis la spiriton de rilataj decidoj de TPK kaj respondis al zorgoj de rilataj flankoj, ĝiaj enhavoj kaj esprimoj estas tre precizaj kaj la detaloj entenas konsiderecon kaj realigeblecon akorde kun la situacio en Hongkongo.


La partoprenintoj opinias ankaŭ, ke laŭeble plej frua aprobo kaj efektivigo de la leĝo en Hongkongo povas ŝtopi breĉojn en ŝtata sekureco en Honkongo, vere solvi problemojn pri mankoj de sistemo kaj laboro, efike kontraŭbatali rilatajn krimojn kaj konservi la ŝtatan sekurecon en Hongkongo; utilas al prospero kaj stabileco de Hongkongo kaj garantio de la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de hongkongaj loĝantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio