Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Iama mino fariĝis turismejo en Jilin, Ĉinio
2020-06-29


En la vilaĝo Mayoufang, la urbeto Mengjialing en la gubernio Lishu de la urbo Siping en la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, troviĝas pitoreskejo konata kiel "malgranda lageto en la ĉielo", kie antaŭe estis mino.


Ekde la 1970-aj jaroj, pro longtempa elfosado, la ĉirkaŭaj 20 hektaroj da arbaro estis detruitaj kaj estis postlasita kavo profunda je 40 metroj. En 2019 la gubernio Lishu komencis efektivigon de projekto pri verdigo de minoj kaj plantis pli ol 100 mil arbojn kaj florojn ĉirkaŭ la mino en la vilaĝo Mayoufang.



Pro pluvado, la kavo fariĝis lageto. Lokanoj nomis ĝin "malgranda lageto en la ĉielo". Nun la gubernio Lishu planas transformi la lokon en turismejon kun areo de 50 hektaroj ĉirkaŭ la "malgranda lageto en la ĉielo" por disvolvi ekoturismon. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio