Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bestoprotektado en Ĉinio: La habitato de ruĝaj ibisoj etendiĝas de la montaro Qinling al orienta Azio
2020-06-29


La 22-an de junio, la Shaanxi-a Forstuma Buroo publikigis informon, ke populacio de ruĝaj ibisoj, iama endanĝerigita rara birdo, nun jam superis pli ol 5 mil, kaj ilia habitato etendiĝas al orienta Azio, kun la montaro Qinling kiel centro.



Ruĝaj ibisoj iam viglis en orienta Azio kaj Siberio. En 20-a jarcento, ili malaperis en Korea Duoninsulo kaj Japanio. En 1981, fakuloj trovis 7 sovaĝajn ruĝajn ibisojn en la montaro Qinling, Shaanxi-provinco de Ĉinio. Qinling fariĝis ŝildo de ruĝaj ibisoj.



Dang Shuangren, estro de la buroo, diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, la habitato de ruĝaj ibisoj senĉese disvastiĝas al iamaj vivejoj. La terareo de ilia habitato jam grandiĝis de la antaŭaj malpli ol 5 kvadrataj kilometroj al la nunaj 15 mil kvadrataj kilometroj, kaj la habitato etendiĝas al orienta Azio, kun Qinling kiel centro. Nun la habitatoj de ruĝaj ibisoj troviĝas en ĉinaj provincoj Shaanxi, Henan kaj Zhejiang. Ankaŭ Japanio kaj Korea Respubliko starigis ejojn por sovaĝaj ibisoj helpe de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio