En Meksiko okazis 7,5-magnituda tertremo |
2020-06-24 |
La 23-an de junio en Oaxaca, suda Meksiko, okazis tertremo kun magnitudo de 7,5. Ĝi kaŭzis damaĝon de kelkaj konstruaĵoj kaj morton de unu homo. La tertrema buroo de la lando publikigis informon, ke la tertremo okazis je la 10-a horo kaj 29 minutoj en la loko je 23 kilometroj sude de la urbo Crucecita de Oaxaca, je 5 kilometroj sub la tersurfaco. Post sonado de alarmo en Meksik-urbo, multaj homoj iris al malplenaj lokoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |