Speciala diplomiĝa ceremonio en Wuhan-universitato |
2020-06-23 |
La 20-an de junio, en Wuhan-universitato de la urbo Wuhan, Hubei-provinco, okazis speciala diplomiĝa ceremonio kun partopreno de 660 diplomiĝintoj surloke kaj aliaj per 5G-interreto. Laŭ informo, diplomiĝintoj, kiuj ne povis surloke partopreni en la ceremonio, povos partopreni en unu el la diplomiĝaj ceremonioj okazigotaj en la venontaj 3 jaroj. Dum la ceremonio, instruistoj kaj diplomiĝintoj kune silente salutis tiujn, kiuj forpasis pro la epidemio de KOVIM-19. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |