Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina leĝdona instanco reviziis leĝprojekton pri protekto de ŝtata sekureco en Hongkongo
2020-06-22

La plej alta leĝdona instanco reviziis la leĝprojekton pri protekto de ŝtata sekureco en la Hongkonga Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko. La leĝprojekto estis prezentita por diskuto en la 19-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de la 18-a ĝis la 20-a de junio.


Kun 66 artikoloj, la leĝprojekto havas ses ĉapitrojn: la ĝeneralaj principoj; la devoj kaj institucioj de Hongkongo pri protekto de ŝtata sekureco; krimoj kaj punoj; jurisdikcio pri kazoj koncernaj al ŝtata sekureco, apliko de leĝoj kaj proceduroj; institucioj de la Centra Popola Registaro en Hongkongo por protekto de ŝtata sekureco kaj aldonaj kondiĉoj.


Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, diris en la lasta kunveno de la sesio, ke starigi kaj plibonigi ŝtatnivele la juran sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de Hongkongo por protekti ŝtatan sekurecon estas la grava rimedo por subteni kaj plibonigi la sistemon de "unu lando, du sistemoj".


Li diris ankaŭ, ke tio estas la fundamenta solvo por konservi longan prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj certigi la stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la modelo "unu lando, du sistemoj".


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio