Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis altnivela videokunveno pri internacia kunlaboro de "La Zono kaj Vojo"
2020-06-19

La altnivela videokunveno pri internacia kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" okazis la 18an de junio en Pekino. Xi Jinping, ĉina prezidanto, sendis al la kunveno skriban salutparolon.

 

La kunveno estas kune organizita de kelkaj ĉinaj ministerioj. La temo estas "Plifortigi internacian kunlaboron de 'La Zono kaj Vojo', man-ĉe-mane rezisti kontraŭ la epidemio". La kunvenon ĉeestis ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj egalrangaj oficistoj el 25 landoj, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, kaj Achim Steiner, direktoro de la Disvolva Programo de UN. La kunveno publikigis komunan deklaron.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio