Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Epidemio en Pekino estas regita
2020-06-19

La 18-an de junio, en gazetara konferenco de la pekina registaro pri prevento kaj regado de la epidemio, Wu Zunyou, ĉefa fakulo pri epidemiologio de ĉina centro pri prevento kaj regado de malsanoj, diris, ke la epidemio en Pekino estas jam regita. Li diris: "Mi klare sciigas vin, ke la epidemio en Pekino estas regita. Tio ne signifas, ke apero neniu nova kazo morgaŭ aŭ post morgaŭ, tia situacio daŭros ankoraŭ iom da tempo, sed estos pli kaj pli malmultaj kazoj, samkiel okazis en januaro kaj februaro."


Wu diris, ke ankoraŭ estas propagiĝo de la pandemio eksterlande, sekve en Ĉinio ĉie estas risko de malgrandskala epidemio pro importitaj kazoj, kaj en Pekino tio estas antaŭvidita. Pekino frue alprenis rimedojn kaj sukcesis rapide regi la epidemion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio