Protekto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la etno Dongo |
2020-06-19 |
En la lastaj jaroj, Sanjiang-a Dong-a Aŭtonoma Gubernio pli kaj pli bone protektas kaj daŭrigas siajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn. Ĝi kunordigis aron da programoj pri tiaj heredaĵoj kaj okazigis riĉajn aktivadojn por heredigi ilin. Lastatempe, lokanoj faris prezentadojn de luŝeng-o (blovmuzikilo el arundaj tubetoj kun po unu anĉo), brodan konkurson, foiron de kulturaj kaj turismaj produktaĵoj kaj aliajn agadojn sub la ĉeftemo "Heredigi tradicion, sane vivi kaj forlasi malriĉecon". Tiuj aktivadoj plene montras la ĉarmecon de la dong-aj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Sanjiang-a Dong-a Aŭtonoma Gubernio situas en la norda Guangxi en suda Ĉinio, ĝi estas gubernio kun plej multe da dong-oj inter la 7 dong-aj aŭtonomaj gubernioj de Ĉinio, kaj estas ankaŭ la nura dong-a gubernio de Guangxi. En Sanjiang estas dong-aj konstruaĵoj plej bone konservataj, plej multaj kaj plej densaj en Ĉinio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |