Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
50 virtualaj eksponejoj en la reta Kantona Foiro
2020-06-18

搜狗截图20年06月15日1045_1.jpg


La 15-an de junio inaŭguriĝis la 127-a Kantona Foiro, en kiu 50 virtualaj eksponejoj funkcias por diskonigado, negoca kontaktado kaj surreta pritraktado. Tio estas la unua fojo, ke la foiro okazas tute surrete. Dum la 10-taga foiro, prezentiĝos produktoj unuafoje lanĉitaj en la mondo aŭ en la foiro, multaj koncernaj sekcioj publikigos politikojn pri protekto de intelekta proprieto, financa servo, faciligo de dogan-trapasado ktp. Laŭ analizo, la reta foiro kaj koncernaj politikoj donos novajn ŝancojn al ĉinaj transmaraj firmaoj por plivastigi partoprenon en internacia komerco kaj aldonos novan kinet-energion al la mondaj komercaj kunlaboroj.


搜狗截图20年06月15日1047_2.jpg


Fronte al la severa situacio de la monda ekonomio, Ĉinio ne nur starigas platformojn kaj plivastigas kanalojn, sed ankaŭ lanĉas politikojn por altefika kunlaboro. Ekzemple, en protekto de intelekta proprieto, la foiro starigis la modelon "surrete+surloke", perfektigis preventan mekanismon, starigis retan platformon de plendo-traktado kaj altigas servan nivelon por diversflanke protekti la rajtojn de eksponantoj kaj aĉetantoj; pri financa subteno, eksponantoj povas ricevi servojn laŭ siaj propraj bezonoj. La foiro unuafoje malfermis specialan servejon de financo, kaj kunlaboras kun grandaj financaj institucioj por doni pli oportunajn financajn servojn kaj helpi foirajn partoprenantojn gajni mendilojn kaj merkatojn kaj malaltigi kostojn.


搜狗截图20年06月15日1047_3.jpg


Laŭ analizo, pere de teknikoj kiel interreto, datumaro, nuba komputado kaj artefarita inteligenteco, la surreta foiro malfermis novan vojon por kunlaboroj inter ĉinaj kaj alilandaj firmaoj en la speciala situacio, kaj elekscitis memfidon de la firmaoj trovi ŝancojn en krizo. La foiro estas ne nur "devigata ago" pro la pandemio, sed ankaŭ kuraĝa kreivo por akceli komercadon. Ĝi aldonos ĉinan kontribuon al la stabileco kaj daŭrigebleco de la tutmonda komercado kaj helpon al la glateco de la tutmondaj ĉenoj de industrioj kaj provizado, kaj kuraĝigos pli da ĉinaj firmaoj rapidigi esploradon pri produkto, kanalo kaj kunlabora maniero. La pandemio grave influas la ekonomion kaj socion: manieroj de produktado kaj negocado de firmaoj, kanaloj por interhoma komunikado kaj persona konsumado plidependas de interreto. Samtempe la pandemio rapidigas novigon de la tutmonda komercado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio