Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Emisiotaj unuaj obligacioj kontraŭ-epidemiaj
2020-06-17


Raportisto informiĝis de la Ĉina Ministerio de Financo en la 16a de junio, ke por kolekti kapitalon kaj antaŭenigi preventadon kaj regadon de COVID-19 kaj ekonomian kaj socian disvolvadon, la ministerio decidis emisii du specojn da specialaj fiks-interezaj obligacioj. Ili estas kvinjara obligacio kun la totala sumo de 50 miliardoj da juanoj (= 7,05 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj sepjara obligacio kun 50 miliardoj da juanoj (= 7,05 miliardoj da usonaj dolaroj).


La du specoj da obligacioj estos emisiotaj en la kontregistra maniero, kaj individuoj povos ilin aĉeti. Laŭ aranĝo, la obligacioj estos adjudikitaj en la 18a de junio kaj ofertitaj en merkato ekde la 23a de junio.


Laŭ la raporto pri registara laboro, Ĉinio emisios mil miliardojn da juanoj (= 141 miliardoj da usonaj dolaroj) da kontraŭ-epidemiaj specialaj obligacioj ĉi-jare.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio