Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis interreta forumo de amaskomunikiloj kaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj ASOAL-landoj
2020-06-17

2020 estas la jaro de kunlaboroj de cifereca ekonomio por Ĉinio kaj membrolandoj de la Asocio de la Sud-Orientaj Aziaj Landoj (ASOAL). Por pliigi la internaciajn kunlaborojn dum la longdaŭra batalo kontraŭ la pandemio kaj trovi kreskigan punkton de komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj, la 9-an de junio okazis interreta forumo de amaskomunikiloj kaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj ASOAL-landoj. Kun la ĉeftemo "Novaj brilaj punktoj de kunlaboro de cifereca ekonomio inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj", la forumo estis kune organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), ASOAL-Ĉina Centro kaj la redakcio de la tagĵurnalo Scienco kaj Teknologio, kaj gastigita de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo. En la forumo partoprenis ĉirkaŭ 70 homoj inkluzive de estroj de departementoj pri informado, diplomatoj en Ĉinio, fakuloj, kleruloj, raportistoj kaj oficistoj de internaciaj organizoj.


1-2006160UI5308.jpg

En la kunvenejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (fotita de Liu Rong)


1-2006160U032216.jpg

Parolas Du Zhanyuan (fotita de Liu Rong)


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, diris, ke vizaĝe al la subita pandemio de COVID-19, Ĉinio kaj ASOAL-landoj helpas unuj la aliajn. Tio starigis modelon por internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la pandemio. La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19, kiu prezentas al la mondo la ĉinan koncepton teni la popolon kaj la vivon kiel prioritatoj. Li emfazis, ke la pandemio ne ŝanĝis la tendencon de tutmondiĝo, por kiu cifereca ekonomio estas grava forto. Kunlaboro de cifereca ekonomio plue helpos la kunlaborojn inter ambaŭ flankoj kaj pluapaŝe rapidigos la regionan integriĝon. 


1-2006160U053206.jpg

Diskutado en la forumo (fotita de Liu Rong)


La forumo estas la unua interreta forumo okazigita de amaskomunikiloj kaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj ASOAL-landoj per nub-tekniko, kaj altiris vastan atenton de ambasadorejoj de ASOAL-landoj en Ĉinio kaj tiun de amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj. En la forumo okazis ankaŭ lanĉa ceremonio de la plurlingva elektronika libro Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: La Batalo kontraŭ COVID-19.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio