Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La viruso trovita en la bazaro Xinfadi de Pekino estas el Eŭropo
2020-06-16

La 12-an de junio, en Pekino aperis 6 nov-konfirmitaj lokaj kazoj de COVID-19. Post enketo, oni malkovris ke ĉi tiuj infektitoj ne forlasis Pekinon dum la pasintaj 2 semajnoj, nek havas kontakton kun eksterlandano aŭ homo de la provinco Hubei, sed ili ĉiuj vizitis Xinfadi, pogranda bazaro de agrikulturaj produktoj en Pekino. La 13-an de junio, la nova koronviruso estis detektita sur tranĉ-tablo por salmono en Xinfadi. Fakuloj diris, ke marestaĵoj, kiel salmono, neeble estas portanto de la nova koronviruso.


La 14-an de junio, Yang Peng, esploristo de la Pekina Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj, diris, ke la origino de la viruso trovita en Xinfadi ankoraŭ estas en enketado. Laŭ unuapaŝa juĝo, la viruso estas importita, ĉar la testado de genaro montras, ke la koronviruso venis el Eŭropo. 


Post ekapero de la novaj kazoj, Pekino rapide reagis. Ĉiuj laborantoj de Xinfadi kaj ĉirkaŭaj loĝantoj ekricevis testojn de nukleaj acidoj kaj medicinajn observadojn. Homoj, kiuj kontaktis Xinfadi-laborantojn ekde la 30-a de majo, devas raporti al komunumo kaj la organizo, en kiu li aŭ ŝi laboras, kaj akcepti testojn de nukleaj acidoj. Je la 3-a horo de la 13-a de junio, Xinfadi estis fermita por enketado pri la viruso kaj desinfektado. Estas fermitaj ankaŭ ĉirkaŭaj 11 loĝkvartaloj, elementlernejoj kaj infanĝardenoj. Kvin fermitaj bazaroj estas desinfektitaj, kaj 252 bazaroj de agrikulturaj produktoj, kiuj ankoraŭ funkcias, estas desinfektitaj ĉiutage.



Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio