Blanka libro de Ĉinio subtenas gvidan rolon de MOS en monda agado kontraŭ COVID-19 |
2020-06-12 |
Lastatempe la ĉina registaro publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19, kiu klarigas ideojn, agadojn kaj proponojn de Ĉinio en internacia kunlaboro kontraŭ la malsano. Nun COVID-19 ankoraŭ propagiĝas tra la mondo. Kion oni faros sekve? La blanka libro prezentas kelkajn proponojn, ekzemple, internacia kunlaboro por kune preventi kaj regi la malsanon, kaj helpo al landoj kaj regionoj, kiuj estas malfortaj en traktado de la malsano. Ĉinio plue donos siajn rimedojn kaj forton al la monda agado kontraŭ la epidemio. Inter la proponoj, subteno al la Monda Orgazino pri Sano (MOS) por ke ĝi kunordigu la tutmondan agadon estas la plej grava. Ĉinio jam dufoje mondonacis al MOS entute 50 milionojn da usonaj dolaroj, kaj ankaŭ subtenis la Mondan Aliancon por Vakcinoj kaj Imunigo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |