Okazis forumo titolita "publika sano: nova temo de monda administrado" |
2020-06-12 |
La 10an de junio okazis la forumo titolita "publika sano: nova temo de monda administrado", kune aranĝita de la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo, Esplor-Konsilio pri Homaj Sciencoj de Sud-Afriko kaj aliaj organizoj. Tiu ĉi forumo estas unu el la kvar subforumoj de la Monda Pensbanka Ret-Forumo pri Internacia Kunlaboro kontraŭ COVID-19. Pli ol 60 fakuloj kaj kleruloj el 17 landoj profunde diskutis pri la ĉeftemo de la forumo, defio de COVID-19 al la monda administrado pri publika sano, pliigo de la monda kunlaboro pri publika sano kaj altigo de kapablo pri la monda administrado. Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (Fotis Wan Quan el la gazeto Ĉina Bildo) Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, diris en la forumo, ke unue, oni devas preni la ideon prizorgi la vivon kiel la starpunkton; due, oni devas respekti sciencon; trie, oni devas sekvi sintenon de egaleco kaj altigi parolrajton de disvolviĝantaj landoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |