Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Arĝenta filigrano de Chengdu
2020-06-12

Dao An estas heredanto de "metiarto de arĝenta filigrano de Chengdu", kiu apartenas al reprezenta projekto de la ŝtat-nivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ŝia unua kontakto kun arĝenta filigrano okazis kiam ŝi estis 18-jara, kaj ĉi-jare estas ŝia 40-a jaro engaĝiĝinta en ĉi tiu metiarto. Chengdu-a arĝenta filigrano estas vaste konata per "filamenta plata plenigo" kaj havas historion de pli ol 1 700 jaroj. La tradicia farado de arĝenta filigrano estas tre komplika, bezonas 12 procezojn kaj koncernas multajn sciojn kiel kemio, metalurgio kaj mekanika prilaborado. 


Influita de sia patrino, ankaŭ Wang Xiaolu, filino de Dao An, partoprenis en la heredado kaj disvolvado de la arĝenta filigrano post diplomiĝo kaj respondecas pri desegnado de originalaj juveloj. "Komence miaj patrino kaj majstroj ne aprobis miajn desegnojn kaj ili ŝanĝis sian koncepton post kiam miaj amikoj ekpriatentis miajn juvelojn el arĝentaj filigranoj," Wang Xiaolu diris.


(图片故事)(4)银花丝编织蓉城记忆

Wang Xiaolu desegnas juvelon de arĝenta filigrano. 


(图片故事)(5)银花丝编织蓉城记忆

Veldado 


(图片故事)(8)银花丝编织蓉城记忆

Plenigo de filigrano 


(图片故事)(10)银花丝编织蓉城记忆

Verkoj de Dao An kaj Wang Xiaolu


(图片故事)(1)银花丝编织蓉城记忆

Dao An (dekstre) kaj Wang Xiaolu prezentas siajn verkojn. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio