Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Super-mezlernejaj diplomiĝontoj de Usono kaj Britio elektis prokrasti lernadon en universitato pro la epidemio
2020-06-11

1_副本.jpg


Kelkaj institucioj pri supera edukado en Usono kaj Britio informis, ke en la venonta studojaro ili restos en reta instruado tuttempe aŭ parttempe.


La esploro pri la epidemio kaj universitata eniro farita de la fonduso Sutton Trust, kies ĉefsidejo estas en Londono, montras ke en Britio 19 procentoj da diplomiĝontoj de superaj mezlernejoj ŝanĝis sian decidon: ili aŭ ŝanĝis universitaton, kiun ili volis viziti, aŭ elektis prokrasti lernadon en universitato por unu jaro.


Laŭ enketado, en Usono 17 procentoj da lernantoj ŝanĝis sian planojn tuj eniri universitaton post diplomiĝo pro la epidemio. 16 procentoj el ili intencas paŭzi dum unu jaro kaj 17 procentoj planas eniri universitaton en januaro 2021. Triono da lernantoj volas studi neplentempe.


Redaktoro: Han Xin





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio