Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Blanka libro pri agado kontraŭ COVID-19 montras ideon pri homara komunumo de komuna estonteco
2020-06-11


La 7an de junio estis oficiale publikigita la blanka libro Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19.



Zhao Lei, profesoro de la Instituto de Internacia kaj Strategia Studoj sub la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, opinias, ke eksplodo kaj propagiĝo de COVID-19 pruvas avangardon kaj valoron de la ideo pri homara komunumo de komuna estonteco, kaj la ideo estas agnoskita de la internacia komunumo.


En la ideo pri homara komunumo de komuna estonteco, unueco kaj kunlaboro estas la kernaj punktoj. Zhao diris, ke la blanka libro mencias du paroladojn de ĉina prezidanto Xi Jinping respektive en pintkunveno de G20 kaj en la 73a sesio de la Monda Sana Asembleo. Li parolis pri kvar proponoj kaj ses sugestoj en la du kunvenoj, kaj la centraj vortoj estis unueco kaj kunlaboro. Unu el la celoj de la blanka libro estas alvoko de internacia kunlaboro.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio