Pasaĝeraviadiloj fariĝis kargoaviadiloj dum la pandemio |
2020-06-11 |
La pandemio de COVID-19 draste reduktis la nombron de vojaĝantoj tra la mondo. Pro tio multaj flugoj estis nuligitaj, kaj draste reduktiĝis la nombro de aviadiloj sur ĉielo. Aliflanke, pro la urĝeco de transportado de varoj necesaj dum la kontraŭbatalo al la pandemio, aviadilo fariĝis multe pli necesa por kargotransportado. Pro tio multaj aviadaj firmaoj konvertis siajn aviadilojn por kargotransportado. Shenzhen Airlines diskonigis antaŭ ne longe pri kiel ĝi faris tion kaj kiel aspektas la interno de tiuj aviadiloj dum transportado de kargo. Laboristoj demetas seĝojn el aviadilo La koridoro de la aviadilo post demeto de la seĝoj Laboristoj metas varojn en la kajuto Laboristoj organizas la varojn ene de la kajuto Dratreto kovras la pakaĵojn, por ke ili ne moviĝu dum la flugo Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Facebook-paĝo de Shenzhen Airlines Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |