Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
77 evoluantaj landoj kaj regionoj povas prokrasti pagon de ŝuldoj
2020-06-10

Ma Zhaoxu, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj 


La 7-an de junio 2020, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19 kaj okazigis gazetaran konferencon matene de la sama tago. Ma Zhaoxu, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, respondis demandojn de raportistoj. Li diris, ke Ĉinio aktive partoprenis kaj efektivigis la iniciaton de G20 pri provizora ĉesigo de ŝuld-pagado de la plej malriĉaj landoj, kaj jam anoncis, ke 77 evoluantaj landoj kaj regionoj povas prokrasti pagon de ŝuldoj.


Ma Zhaoxu diris: "Ĉinio ĉiam plenumas siajn promesojn. La faroj anoncitaj de la prezidanto Xi Jinping estas aktive efektivigataj kaj senĉese havas novajn progresojn. Ĉinio donos 2 miliardojn da usonaj dolaroj al aliaj landoj kaj regionoj por ke ili aĉetu kontraŭ-epidemiajn materialojn kaj reprosperigu kaj disvolvu ekonomion kaj socion post la epidemio. La helpoj estas duflankaj kaj multflankaj. En duflanka helpado, ni konsiliĝas pri projektoj kun landoj, kiuj petis helpon, por helpi evoluantajn landojn plialtigi la nivelon de publika sano, plibonigi vivkondiĉojn de homoj, redukti malriĉecon kaj antaŭenigi ekonomian kaj socian revigliĝon. En multflanka kampo, Ĉinio donis al la Monda Organizo pri Sano (MOS) monhelpon de 50 milionoj da usonaj dolaroj. Ni donacis ankaŭ al internaciaj organizoj kiel la Tutmonda Alianco por Vakcinoj kaj Imunigo, kaj helpis la MOS-Fonduson por Solidareca Reago kolekti monon en Ĉinio. La konstruado de la humanisma urĝhelpa konservejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĉinio estas en intertraktado kaj projektado. Ĉinio aktive partoprenis kaj efektivigis la iniciaton de G20 pri provizora ĉesigo de ŝulda pago de la plej malriĉaj landoj kaj jam anoncis, ke 77 evoluantaj landoj kaj regionoj povas prokrasti pagon de ŝuldoj. La mekanismo de kunlaboro por 30 ĉin-afrikaj hospitaloj estas starigata."


Ma Zhaoxu emfazis, ke Ĉinio donas grandan atenton al internacia kunlaboro pri vakcina esplorado kaj disvolvado, kaj partoprenis en la tutmonda iniciato de MOS pri medikamenta kaj vakcina esplorado. Post finiĝo de vakcinaj esploroj kaj disvolvoj, Ĉinio provizos la mondon per sekuraj, efikaj kaj altkvalitaj produktoj, celante fari kontribuon por realigi alireblecon kaj elporteblecon de vakcinoj en evoluantaj landoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio