Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉita speciala numero de China Report ASEAN​ por celebri la 45-an datrevenon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj
2020-06-10


Por celebri la 45-an datrevenon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj, China Report ASEAN, anglalingva gazeto eldonita de la redakcio de El Popola Ĉinio, lanĉis specialan numeron en la angla kaj la ĉina lingvoj. La lanĉa ceremonio de la speciala numero okazis matene de la 9-a de junio. Ĉinaj kaj filipinaj gastoj perinterrete diskutis pri kunlaboroj inter la du landoj en la estonteco.



Martin Andanar, ministro pri gazetaro sub la oficejo pri komunikado de filipina prezidentejo, diris ke Filipinoj volas, kune kun Ĉinio, pliprofundigi duflankajn kunlaborojn, antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn kaj krei la belan estontecon de la du landoj.




Huang Xilian, ambasadoro de Ĉinio en Filipinoj, diris, ke en la lastaj 45 jaroj, dank' al la kuna klopodado de dulandaj gvidantoj kaj popoloj, la rilatoj inter la du landoj pliboniĝis kaj altiĝis al la ampleksa strategia kunlabora partnereco. Nuntempe, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero, la plej granda import-fonto kaj la tria plej granda eksporta merkato de Filipinoj. Ambaŭ landoj profundigas kunlaborojn en kunigo de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la filipina projekto "konstrui, konstrui kaj konstrui". Spertinte malfacilojn kaj provojn dum la pandemio de COVID-19 plifirmiĝis la bazo de la rilatoj inter la du landoj, plikuniĝis la koroj de la dulandaj popoloj, pliprofundiĝis la amikeco kaj plifortiĝis la koncepto konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.       


Redaktoro: Gao Shuyuan 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio