Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tiu unubraka knabo estas forta
2020-06-10

Zhang Jiacheng, naskiĝinta en 2006, estas mezlernejano de Gaocun-urbeto en Yunfu-urbo de Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Li perdis parton de sia dekstra brako pro akcidento en 2010, sed ne forlasis sin...


En 2018 la urbeta registaro okazigis senpagan kurson de korbopilkado por neplenkreskuloj en someraj ferioj. En la kurso, Zhang Jiacheng unuafoje spertis la sporton kaj ekŝatis ĝin. Plie kompreninte la sporton, li starigis la celon fariĝi profesia korbopilkisto. Por realigi tiun revon, li ĉiutage sin ekzercas en lernejo kaj hejmo.


Dum malpli ol du jaroj, Jiacheng estas pli kaj pli lerta pri driblado per sia maldekstra brako. Filmetoj pri lia ludado ricevis aplaǔdojn kaj kuraĝigojn de retumantoj el diversaj lokoj. Li diris, ke li volas bone hardi sin en pilkoludado kaj esperas ludi sur profesia sportejo.


1126075776_15913168563801n.jpg

Jiacheng praktikas pilkoĵetadon dum sporta leciono.


1126075776_15913168564051n.jpg

Jiacheng praktikas pilkoĵetadon en sia hejmo.


1126075776_15913168565211n.jpg

Jiacheng sin ekzercas en lernejo.


1126075776_15913168566051n.jpg

Jiacheng ludas korbopilkon kun sia kunlernanto.


1126075776_15913168566371n.jpg

Jiacheng (dekstre) iras al lernejo kun sia kunlernanto.


1126075776_15913168566671n.jpg

Jiacheng ludas korbopilkon kun sia kunlernanto.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio