Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19: solidareco kaj kunlaboro estas la plej forta armilo de la internacia komunumo por venki la epidemion
2020-06-09

La 7-an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19.


La blanka libro estas grava dokumento kun kvar ĉapitroj: peniga procezo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio; kunordiga batalo en preventado, regado kaj kuracado; granda forto de la batalo kontraŭ la epidemio; kuna konstruado de homara komunumo de higieno kaj sano.


La blanka libro diras, ke la nova koronvirusa pneŭmonio estas la pandemio plej vaste influanta la tutan mondon ekde la lasta jarcento.


Ĉinio kun grandega kosto kaj ofero, forte turnis la epidemian situacion, haltigis propagiĝan tendencon de la epidemio dum pli ol unu monato kaj akiris sukcesojn de la protekta batalo en Wuhan kaj Hubei post preskaŭ tri monatoj. La batalo kontraŭ la epidemio akiris gravan strategian frukton.


Ĉinio ĉiam havas la koncepton de la homara komunumo de komuna estonteco kaj respondecon de granda lando, kaj batalas kune kun aliaj landoj por venki la malfacilojn. Ĉinio laŭeble liveras helpojn al la internacia komunumo kaj subtenas tutmondan batalon kontraŭ la epidemio.


La blanka libro montras, ke solidareco kaj kunlaboro estas la plej forta armilo de la internacia komunumo por venki la epidemion. Diversaj landoj devas, surbaze de la koncepto de la homara komunumo de komuna estonteco, kunlabori kaj subteni unuj la aliajn por venki la epidemion kaj konstrui homaran komunumon de sano kaj higieno.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio