Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio klopodas por realigi la celon pri reduktado de poluado
2020-06-09

0605_副本.jpg


Ĉina Ministerio de Ekologio kaj Medio deklaris, ke Ĉinio subigos la influon de la epidemio de COVID-19 kaj plenumos sian celon, promesitan en la Pariza Interkonsento, pri memvolaj kontribuoj por trakti klimatan ŝanĝon. Liu Youbin, proparolanto de la ministerio, diris, ke ĉina agado pri reduktado de gas-ellasado ne ŝanĝiĝos pro la epidemio kaj Ĉinio plenumos sian promeson.


Laŭ raporto ĵus publikigita de la ministerio, en 2019 la aerkvalito en Ĉinio daŭre pliboniĝis kaj en 337 urboj la averaĝaj tagoj kun bona aerkvalito atingis 82 procentojn de la tagoj de la jaro. 


Redaktoro: Han Xin





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio