Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Esperanto-Ligo partoprenis en esperantigo kaj eldono de diverslingva bildlibro de UN pri la batalo kontraŭ COVID-19
2020-06-09

Lastatempe, Ĉina Esperanto-Ligo, Universala Esperanto-Asocio kaj UNESKO (La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Naciojpartoprenis en esperantigo kaj eldono de la neprofita diverslingva bildlibro Vi estas mia heroo pri la tutmonda batalo kontraŭ COVID-19. Nun la libro en Esperanto kaj aliaj pli ol 50 lingvoj legeblas en la retejo de Inter-Agenteja Konstanta Komitato de UN (Unuiĝintaj Nacioj).



La libro taŭgas por geknaboj kiuj aĝas inter 6 kaj 11 jaroj. Per la vojaĝo de la knabino Sara kaj la mirakla besto Ario, la libro celas diskonigi al infanoj kiel protekti sin mem, familianojn kaj amikojn kontraŭ infektiĝo de COVID-19 kaj kiel trakti negativan humoron.



La libro estas lanĉita de Inter-Agenteja Konstanta Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subten-Konsila Grupo en Kriza Situacio kaj kune eldonita de pli ol 50 organizoj inkluzive de la Monda Organizo pri Sano kaj la Infana Fonduso de UN.



La Esperanta versio estas tradukita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin.


Bovolu elŝuti kaj legi la libron.


La libro en Esperanto: 

https://interagencystandingcommittee.org/system/files/2020-05/My%20Hero%20is%20You%2C%20Storybook%20for%
20Children%20on%20COVID-19%20%28Esperanta%29.pdf


La libro en aliaj lingvoj:

https://interagencystandingcommittee.org/iasc-reference-group-mental-health-and-psychosocia
l-support-emergency-settings/my-hero-you


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio