Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konservado de ŝtata sekureco ne devas havi "duoblan normon"
2020-06-04

En ĉiu lando, ĉu unu-sistema aŭ federacia, leĝdonado pri ŝtata sekureco estas povo de ŝtata leĝdona institucio. Lastatempe, la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis la decidon pri starigo kaj kompletigo de leĝaj sistemo kaj plenumo por konservi la ŝtatan sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono. Tio estas enkorpiĝo por konservi ŝtatan suverenecon, konformas al internaciaj leĝoj kaj reguloj, kaj havas nedubeblan ĝustecon kaj laŭleĝecon.


En la tuta mondo, neniu lando permesas agojn kiuj celas secesii aŭ damaĝi ŝtatan sekurecon. Dum multaj jaroj, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj ellaboris multajn leĝon pri konservado de ŝtata sekureco, nur post la terorista atako de la 11-a de septembro 2001, Usono aprobis rilatajn leĝojn kiel USA PATRIOT Act, kaj sekve aperis multaj kazoj en plenumado de la leĝo.


Sed, samtempe, iuj okcidentaj politikistoj fojfoje uzas "duoblan normon" en konservado de ŝtata sekureco. Unuflanke, ili jam starigis tre striktajn leĝsistemojn por ŝtata sekureco, inkluzive de leĝdono, leĝplenumo, akuzo, juĝo, reformo de krimuloj kaj tiel plu. Aliflanke, ili plenforte instigas kaj subtenas la agojn kiuj celas detrui sekurecon de aliaj landoj, kaj klaĉas pri laŭleĝa kaj racia leĝdonado pri sekureco de aliaj landoj.


Tia "duobla normo" esence estas prioritato de privataj interesoj kaj “potenco estas vero”. La aferoj de Hongkongo estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj estas malpermesata la interveno de eksteraj fortoj. La ĉina popolo ne negocas per siaj kernaj interesoj nek damaĝas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. Konservado de ŝtata sekureco ne havas kaj ne devas havi "duoblan normon".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio