Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TPK-reprezentanto: Dum la pandemio, plievidentiĝas la valoro de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco
2020-06-04

Ekde 2020, la pandemio de COVID-19 jam fariĝis grandioza ekzameno pri publika sano al la homaro, ĝi ankaǔ estas ĝis nun la plej granda defio alfrontata de diversaj landoj en kampo de netradicia sekureco.


Pri tio, Li Yihu, TPK-reprezentanto kaj membro de Komitato de TPK pri Eksterlandaj Aferoj, diris: “Dum aǔ post la pandemio, Ĉinio, kiel respondeca granda lando kaj iniciatinto de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco, volas antaǔenpuŝi internaciajn kunlaborojn en multaj kampoj, akceli reformon de la tutmonda administra sistemo kaj fari siajn kontribuojn por internacia publika sano.”


Li emfazis, ke fronte al la tutmonda defio, neniu lando povas esti izola. La atako de la epidemio malkaŝis mankojn kaj problemojn pri la tutmonda administrado, kio montras la antaǔvidecon kaj epokan valoron de ĉina propono pri konstruado de Homara Komunumo de Komuna Estonteco.


Pro subiteco de la pandemio, la landoj ne havas sufiĉan preparon psikan kaj fizikan, do, en la mondo aperis la fenomenoj: diversaj landoj alprenis tradiciajn rimedojn por memsavi kaj memgardi. Ekzemple, multaj landoj fermis siajn landlimojn, ĉesigis interlandajn transportadojn, retiris siajn civitanojn en aliaj landoj, rabis kontraǔepidemiajn materialojn, malpermesis eksportadon de grenoj kaj faris strategian konservon. Dum la epidemio, Ĉinio prezentis sian respondecon kiel granda lando. La lando, unuflanke pozitive savas infektitojn kaj bone regas la epidemion, aliflanke plenforte helpas aliajn landojn suferantajn pro la viruso kaj aktive antaŭenigas internaciajn kunlaborojn kontraǔ la epidemio. “Ni materiale kaj morale helpis multajn landojn kaj ricevis multajn dankojn; sed ni ankaŭ rimarkis kelkajn nekomprenajn kaj maldankemajn agojn, mokon kaj satiron pri la helpado. Ĉina helpo spegulas spiriton kaj valoron de humanismo, kaj estas praktiko de la ideo Homara Komunumo de Komuna Estonteco. Ĉinio helpas aliajn landojn por batali kontraǔ la koronviruso kaj ne por ricevi repagon kaj mokon.”


Li Yihu emfazis: “Ni esperas, ke koncernaj personoj havos bonan konon pri la koronviruso, konsideros la tutan situacion de la kontraǔepidemia batalo, helpos kaj subtenos unuj la aliajn kaj respektos homecon kaj humanecon.”


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio