Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj: "La Zono kaj Vojo" efike helpas la batalon kontraǔ la pandemio de COVID-19
2020-06-04

En la unuaj tri monatoj de 2020, okaze de la serioza situacio de la epidemio, ankoraǔ kreskas je pli ol 10% la nombro de transportitaj varoj kaj konteneroj en la haveno Beibu-golfo, la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. TPK-reprezentanto Wei Tao, prezidanto de la Havena Grupo de Beibu-golfo, diris, ke la kreskado, malgraǔ la epidemio, rilatas al la kunlaboroj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Wei Tao diris, ke Beibu-golfo plene ludas rolon de haveno kiel enirejo al maro. "Utiligante sian regionan avantaĝon rigardi al landoj de sudorienta Azio, la haveno klopodas por fariĝi internacie ĉefa haveno. En la unua sezono de la kuranta jaro, rapide multiĝis la varoj el Chongqing, Yunnan, Guizhou kaj aliaj okcidentaj lokoj, tra Beibu-golfo, al la tuta mondo."


La fruktoj de Beibu-golfo estas miniaturo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Laǔ statistiko de dogano, malgraŭ la epidemio, en la unuaj 4 monatoj de 2020 la totala sumo de importa kaj eksporta komercoj inter Ĉinio kaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" atingis 2,76 duilionojn da juanoj (388 miliardoj da usonaj dolaroj), kreskis je 0,9% kaj okupas 30,4% de la totala sumo de internacia komerco de Ĉinio kun altiĝo de 1,7%.


ĈPPIK-membro kaj prezidanto de Ĉina Akademio de Internacia Komerca kaj Ekonomia Kunlaboro Gu Xueming diris, ke la supraj datumoj montras ne nur la potencialan forton de la kunlaborado laǔ la iniciato "La Zono kaj Vojo", sed ankaǔ la kontribuon de la iniciato por subteni laborojn kontraǔ la epidemio kaj revigligi ekonomian kaj socian ordojn en la mondo.


Dum la epidemio, gravan rolon ludis programoj pri infrastrukturoj kaj popolaj vivoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo": daǔre funkcias la energia programo sur la "ekonomia koridoro" inter Ĉinio kaj Pakistano, kiu liveras al Pakistano trionon da elektro; de januaro ĝis aprilo la nombro de veturado de ĉin-eŭropaj karg-trajnoj kaj iliaj transportkvantoj respektive altiĝis je 24% kaj 27% kompare kun tiuj en la sama periodo pasintjare, tiuj trajnoj entute transportis 8 mil tunojn da kontraǔepidemiaj materialoj kaj rilataj fervojoj fariĝis vera "vojoj por vivo" inter Azio kaj Eǔropo.


ĈPPIK-membro kaj estro de la Instituto de Monda Ekonomio kaj Politikoj sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Zhang Yuyan diris: "Pro la epidemio diversaj landoj pli bone scias, ke la homaro estas komunumo de komuna estonteco, en kiu homoj dependas unu de la aliaj. Unuiĝo kaj kunlaboro estas la ĝusta historia direkto." La iniciato "La Zono kaj Vojo", kiu celas direkti tutmondiĝon al kunprofito per regionaj kunlaboroj, estas granda kontribuo al la tutmonda administrado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio