Sportoj riĉigas urbeton en Ĉinio |
2020-06-04 |
Dum la lastaj jaroj, Chun’an-gubernio uzas siajn naturresursojn por disvolvi programojn pri sporto kaj distro. En 2018, ĉe pitoreska Qiandao-lago, Shilin-urbeto komencis konstruadon de speciala urbeto por sporto kaj distro kiel surmonta konkurso, surakva sporto, subĉiela sporto, flosado kaj motorŝipado. Nun la urbeto jam havas 6 sportajn klubojn, entreprenas pli ol 20 sportajn programojn kaj pli ol 30 hotelojn aŭ hejm-gastejojn. La sporta, distra kaj turisma industrioj enspezigas lokanojn kaj akcelas la ekonomian prosperon de lokaj vilaĝoj. En aprilo 2020, la urbeto jam akceptis pli ol 50 mil homfojojn da turistoj. Ĉiutaga trejnado de remiisto Rapida ŝipo veturas en akvareo de Shilin-urbeto. Kanuado Homoj kanuadas. Homoj kanuadas. Drakboata teamo dum trejnado
Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |