Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Edzino de Li Wenliang refutis proponon de usona parlamentano
2020-06-04

La 30-an de majo, Fu Xuejie, edzino de doktoro Li Wenliang, anoncis en mikroblogo, ke ŝi afliktiĝis sciinte, perinterrete, ke iu usona parlamentano proponis la nomon “Placo de Li Wenliang” al iu parto de la strato ĉe la Ĉina Ambasadorejo en Usono. Ŝi diris: “Kiel membro de la Komunista Partio de Ĉinio, mia edzo profunde amis sian patrolandon. Se li sciintus, li certe ne permesus al iu ajn vundi lian patrolandon per lia nomo.” Ŝi ne volas vidi, ke iuj enfokusiĝos al Li Wenliang por iu kaŝita celo, kaj esperas, ke oni ne sensence vekos kordoloron de liaj familianoj, kaj ke la forpasinto eterne trankviliĝos kaj la vivantoj sekvos siajn vivojn.



Li Wenliang estis okulkuracisto de la Centra Hospitalo de Wuhan kaj membro de la Komunista Partio de Ĉinio. En la komenco de la epidemio, li donis averton pri la epidemio kaj poste sin dediĉis al la batalado kontraǔ la epidemio. Bedaŭrinde, li estis infektita de la viruso kaj forpasis la 7-an de februaro 2020.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio