Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekonomia revigliĝo de Ĉinio profitigos ASOAL-landojn
2020-06-03


Ekonomikistoj diris, ke ekonomia revigliĝo de Ĉinio profitigos membrolandojn de la Asocio de Sud-Orientaj Aziaj Landoj (ASOAL), eĉ se daŭros necerteco de COVID-19. 


Manu Bascaran, fondinto kaj ĉefa plenuma oficisto de la konsulta kompanio Centennial Asia Advisors en Singapuro, diris: "Ĉinio estas grava ekonomia partnero de ASOAL. Kiam ekonomio de evoluintaj landoj suferas grandegan malfacilon, Ĉinio estas la sola fontego de konsumado, kiu ankoraŭ kreskas."


Laŭ datumoj de la Ĉina Ministerio de Komerco, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de ASOAL jam de 10 jaroj. Samtempe, laŭ datumoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj de Ĉinio, en la unua trimonato de 2020, ASOAL anstataŭigis la Eŭropan Union kaj fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj ĝia komerca sumo okupis 15,1 procentojn de tiu de la internacia komerco de Ĉinio.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio