Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vendado de bicikloj kreskas en Usono
2020-06-03

1.jpg


Biciklado ŝajne fariĝis populara sporto por multaj usonanoj dum la epidemio, kion pruvas la kresko de vendado de bicikloj. Biciklofabrikoj raportis pri subita kresko de vendado de bicikloj. Homoj serĉas sekuran veturmanieron, sekve vendado de bicikloj multiĝas kaj mankas stoko.


Laŭ esplorado de NPD-Grupo, vendado de normaj bicikloj por adoltoj kreskis je dekoj, eĉ cento, da elcentoj. Laŭ statistiko, vendado de tiaj bicikloj pliiĝis je 121% en marto.


Dirk Sorenson, analizisto de NPD-Grupo, diris: “Konsumantoj serĉas subĉielajn sportojn por infanoj por pli bone trakti la defiojn resti hejme, kaj bicikloj ĝuste povas kontentigi tiun postulon.”


Redaktoro: Han Xin





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio