300 sensimptomaj infektitoj trovitaj en nukleacidaj testoj por 9,9 milionoj da wuhan-anoj |
2020-06-03 |
Ekde la 14a de majo preskaŭ 9,9 milionoj da wuhan-anoj ricevis senpagajn nukleacidajn testojn pri COVID-19, kaj oni trovis, ke sensimptomaj infektitoj okupis 0,303‱. La rezulto de la testoj montras, ke sensimptomaj infektitoj estas tre malmultaj kompare kun la totala nombro de wuhan-anoj, kaj neniu sensimptoma infektito infektis aliajn homojn. La kosto de la nukleacidaj testoj, sume 900 milionoj da juanoj (= 126,66 milionoj da usonaj dolaroj) estis pagita de la registaro. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |