Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping donis gravajn instrukciojn pri konstruado de liberkomerca haveno de Hainan
2020-06-02


Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping donis gravajn instrukciojn pri konstruado de la liberkomerca haveno de Hainan. Li diris, ke konstruado de la liberkomerca haveno en Hainan-provinco estas grava strategia decido de la Komunista Partio de Ĉinio por antaŭenpuŝi novigan disvolvadon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj ankaŭ grava paŝo de Ĉinio en reformo kaj malfermo en la nova epoko.


Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, substrekis, ke la provinco Hainan devas aktive kaj kuraĝe efektivigi la politikojn kaj firmigi bazon de la konstruado de liberkomerca haveno. La centra registaro subtenos reformon kaj novigon de la provinco kaj antaŭenigos novan disvolvadon de la liberkomerca haveno.


La liberkomerca haveno de Hainan kovras la tutan insulon Hainan. En 2025 unuapaŝe establiĝos sistemo de liberkomerca haveno kun faciligo de liberaj komerco kaj investo, kaj en 2035 la liberkomerca haveno de Hainan fariĝos nova altaĵo de malferma ekonomio.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio