Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono denove retiriĝos el internacia organizo
2020-06-01

La usona registro, sub gvidado de Trump, emas retiriĝi el internaciaj organizoj. En la 29a de majo ĝi anoncis la finon de siaj rilatoj kun la Monda Organizo pri Sano (MOS), kio konsternis la internacian komunumon.


Tio estas nova minaco kaj tirana konduto post kelkaj minacoj al MOS. Unue, la registaro de Trump ĉesigis pagi kotizon al MOS kaj eligis publikan leteron, poste ĝi anoncis retiriĝon el MOS.


En la lastaj jaroj Usono, sub la ideo "Usono unuaece", retiriĝis sinsekve el la pariza interkonsento pri klimata ŝanĝo, interkonsento pri nuklea demando de Irano, traktato pri mezdistancaj nukleaj fortoj, Unesko kaj aliaj plurflankaj interkonsentoj kaj internaciaj organizoj. Nun ĝi retiriĝos el MOS, kiu rilatas al la sano de la mondaj popoloj kaj sekureco de publika sano.


Ekde la eksplodo de COVID-19, MOS ludas kernan kaj kunordigan rolon por antaŭenigi internacian kunlaboron kontraŭ la malsano, kaj ĝi ricevis ĝeneralan agnoskon kaj laŭdojn de la internacia komunumo.


Plurflankismo kaj tutmonda kunlaboro estas ĝustaj por trakti la mondan krizon de publika sano.


Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio