Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS refoje laŭdis Ĉinion pro ĝia respondo al COVID-19
2020-05-28

D-ro Michael Ryan, direktoro de MOS pri kriz-okazo


Oficistoj de Monda Organizo pri Sano (MOS) refoje laŭdis Ĉinion pro ĝia respondo al la pandemio de COVID-19, citante ĝian "malfermon" al la perspektivo de sciencaj enketoj pri la origino de la koronviruso, kun partopreno de eksterlandaj fakuloj.


D-ro Michael Ryan, direktoro de MOS pri kriz-okazoj, diris, ke san-agentejo de UN kaj multaj registaroj volas kompreni la bestajn originojn de la viruso, "kaj mi tre ĝojas aŭdi konvinkoplenan mesaĝon el Ĉinio, kio estas malferma al tiu aliro."


Usona prezidento Donald Trump plurfoje kritikis gvidon de MOS, kaj foje li nomis MOS "orgeno" por Ĉinio en traktado de la pandemio.


Li diris ankaŭ, ke necerta informo asertas, ke la viruso originus el laboratorio en la ĉina urbo Wuhan, kaj la aserto estis neita de laboratoriaj oficistoj.



El The Sydney Morning Herald

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio