Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 1,1 milionoj da hongkongaj civitanoj subtenas la decidon de TPK pri Hongkongo
2020-05-28

Lastatempe, civitanoj de Hongkongo aktive subtenas la Decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en HKSAR (malneto). Ĝis la 21-a horo de la 26-a de majo, pli ol 1,1 milionoj da civitanoj partoprenis en la subskribado, surstrate aŭ surrete, por subteni la decidon.


La subskribado komenciĝis en la 24-a de majo kaj daŭros ĝis la 31-a. Dum la lastaj tri tagoj, pli ol 730 mil civitanoj partoprenis en subskribado surstrate kaj pli ol 400 mil civitanoj surrete, entute, la aktiveco jam ricevis ĉirkaŭ 1,14 milionojn da subtenantoj.


La organizanto de la aktiveco estas grupo starigita de personoj, organizoj kaj kompanioj el diversaj rondoj de Hongkongo, en la 24-a de majo. La grupo celas subteni la decidon por ŝtopi leĝbreĉojn en ŝtata sekureco en Honkongo, garantii la daŭran efektivigon de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj feliĉan vivon de hongkong-anoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio