Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio firme oponas politikigon kaj stigmatizon pri la origino de la koronviruso
2020-05-28

La 26-an de majo, Zhao Lijian, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco


Responde al raportoj pri malĝusta deklaro de japana ĉefministro Abe Shinzo, ke "estas fakto, ke la epidemio propagiĝis de Ĉinio al la mondo", Zhao Lijian, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco en la 26-a de majo, ke Ĉinio firme oponas politikigon kaj stigmatizon pri la origino de la koronviruso.


"La origino de la nova koronviruso estas serioza scienca objekto, kaj ĝi devas esti esplorita de sciencistoj kaj medicinaj spertuloj, surbaze de faktoj kaj scienco." Zhao Lijian diris, "Ĉinio firme oponas politikigon kaj stigmatizon pri la virusa origino. Ĉar la faro estas kontraŭa al la opinioj de la Monda Organizo pri Sano, multaj esploraj institutoj kaj medicinaj fakuloj, kaj estas ankaŭ malakorda al la klopodoj kaj atendoj de la internacia komunumo, inkluzive en Ĉinio kaj Japanio, por kune kontraŭbatali la epidemion."


Zhao Lijian emfazis, ke politika blind-sekvo ne devas superregi sciencan juĝon, kaj unuiĝo kaj kunlaboro estas la plej fortaj armiloj por ke la homaro venku la pandemion.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio