La ĉina etno Maǔnan liberiĝis de malriĉeco |
2020-05-27 |
La gubernio Huanjiang sub la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio estas la nura maǔnan-a aǔtonoma gubernio kaj ĉefa loko de la lando por kreskigi enspezojn de lokanoj. En la gubernio estas 64,5 mil maǔnan-anoj, je 70% de tiuj en la tuta lando. En la fino de 2019, malriĉeco en la gubernio malaltiĝis al 1,48%. En majo de 2020, la gubernio eliĝis el la listo de malriĉaj gubernioj. Tio signifas, ke la etno Maŭnan liberiĝis de malriĉeco. Lastatempe, maǔnan-anoj de la gubernio Huanjiang skribis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping, raportis sian ĝojon pro liberiĝo de malriĉeco kaj la decidon daǔre klopodi por plibonigi sian hejmlokon. Xi respondis, ke li tre ĝojas pro la liberiĝo de malriĉeco kaj la pliboniĝo de la vivo de maǔnan-anoj. Li esperas, ke ili rigardos la liberiĝon kiel novan komencon de pli bela vivo kaj daǔrigos penadon por atingi la celon. Xi emfazis, ke nun estas la ŝlosila tempo en la batalado kontraǔ malriĉeco, kaj oni devas havi firman fidon, diligente labori kaj venki la influon de COVID-19 por certigi altkvalitan efektivigon de la celo kaj tasko pri forigo de malriĉeco kaj akiri ĉiuflankan venkon de la batalo kontraŭ malriĉeco. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |