Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Geedziĝaj fotoj de 15 paroj da novgeedzoj
2020-05-26

La 19-an de majo okazis komuna fotado por 15 paroj da novgeedzoj en Nankino, Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio. Ili partoprenis en la komuna nupto en la sekva tago. En la pasintaj kelkaj monatoj, pro la epidemio, kelkaj el ili prokrastis sian geedziĝan ceremonion por helpi la urbon Wuhan aǔ labori en sia urbo dum la batalo kontraǔ COVID-19. Por saluti kaj danki tiujn medicinistojn, kelkaj organizoj kaj firmaoj planis kaj monsubtenis la komunan nupton.


La 20-a de majo, mallongige "520", estas kunmeto de la ciferoj 5, 2 kaj 0, kiuj en la ĉina lingvo sonas simile al la frazo "mi amas vin". Pro tio ĉinoj nomas la 20-an de majo "interreta valentena tago", ankaǔ pro tio multaj ĉinoj volas geedziĝi en tiu tago.


1126006657_15898944613751n.jpg

Novgeedzoj dum komuna fotado (flugrobote fotita)


1126006657_15898944614051n.jpg

Paro da novgeedzoj antaŭ fotado


1126006657_15898944614851n.jpg

Kuracistino, kiu kontraǔbatalis la epidemion en Wuhan, provas sian nuptan kostumon.


1126006657_15898944614591n.jpg

Paro da novgeedzoj

 

1126006657_15898944614301n.jpg

Novaj geedzoj dum fotado

 

1126006657_15898944615101n.jpg

 Paroj da novgeedzoj


Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 

 

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio