Civila Kodo akcelos altkvalitan administradon de Ĉinio |
2020-05-26 |
Diskuto pri projekto de Civila Kodo estas unu el la plej atentataj temoj dum la du jaraj sesioj de Ĉinio. Se la projekto estos adoptita, ĝi fariĝos la unua kolekto de leĝoj de la nova Ĉinio, nomita kiel kodo, kiu estas rigardata kiel "enciklopedio de socia vivo" kaj deklaracio pri protektado de civilaj rajtoj. Sur la fono de finkonstruiĝo de la bonhava socio en ĉiuj aspektoj kaj la fina jaro de la 13a Kvinjara Plano en 2020, la Civila Kodo ne nur havos profundan influon sur la ĉiutaga vivo de ĉinoj, sed ankaŭ antaŭenpuŝos Ĉinion pli bone turni sian institucian avantaĝon en efikon de ŝtata administrado. Unue, dum la kompilado de la Civila Kodo oni dekfoje petis opiniojn de la publiko por ke la leĝo rekte reflektu postulojn de la popolo. Due, la kodo metas personajn rilatojn antaŭ la proprietajn rilatojn por plene enkorpigi la administran ideon de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu prenas la popolon kiel la centron. Krome, kompare kun aliaj landoj, Ĉinio pli substrekas la praktikecon de la leĝdona tekniko dum la kompilado de la Civila Kodo. Sun Xianzhong, unu el la ĉefaj kompilantoj de la Civila Kodo kaj reprezentanto de TPK, diris, ke tio celas komprenigi ordinarajn homojn, ke ili povos konsulti la kodon pri iuj demandoj. La du sesioj, en kiuj estas ekzamenata la Civila Kodo, okazas en la grava momento de konstruado de la bonhava socio en ĉiuj aspektoj. Kun disvolviĝo de la ekonomio kaj akumuliĝo de riĉaĵoj de civitanoj, la ĉina popolo havas pli da postuloj en la kampoj de demokratio, laŭleĝa administrado, egaleco kaj justeco, sekureco kaj medio kaj esperas, ke protektado de rajtoj estos pli sufiĉa kaj pli efika. Tial la kodo alvenas ĝustatempe. Unue, la Civila Kodo helpos al Ĉinio atingi la celon de konstruado de la bonhava socio en ĉiuj aspektoj. Tio estas kvin-cela ĝenerala sistemo de ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologio. Due, la Civila Kodo estas mejloŝtona atingo de Ĉinio en ampleksa antaŭenigo de laŭleĝa administrado. Krome, plej grava estas tio, ke ĝi kiel rezulto de altkvalita leĝdono helpos al Ĉinio levi la administrajn sistemon kaj kapablon. El ĈRI Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|