Xi Jinping: Feliĉigi la popolon estas la plej baza celo de KPĈ |
2020-05-26 |
La jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso okazas en Pekino. En la 22a de majo, en la grupa diskuto de la delegacio de Interna Mongolio, Xi Jinping diris, ke oficialuloj de la Komunista Partio de Ĉinio devas preni la ideon feliĉigi la popolon kiel la plej gravan celon. Potenco de oficialuloj venas de la partio kaj la popolo, sekve ĝi devas esti uzata por servi la partion kaj la popolon, kaj profitigi la popolon. La Komunista Partio de Ĉinio devas firme batali kontraŭ korupto kaj persiste oponi formalismon kaj burokratismon. El ĈRI Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|